Roza. Kei (로자 K) 블로그 위치로그  |  태그  |  방명록
Kompreno de Korea Moro (한국 풍습의 이해- 사물놀이,농악,남사당패)
Esperanto 관련 | 2006/06/01 23:19
<Kompreno de Korea Moro>

-"LA FRAPINSTRUMENTA KVARTETO ELVOKAS FANTAZION"



En antikva tempo, koreoj kreis la primitivan formon de danco per stamfado en la grundo kun ritmo. Poste oni sciig'is, ke oni povas krei la resonancan ritmon per danco sur la ligna planko, kiu kus'as super la kaveto. Tiam oni trovis, ke trua ligno frapita per la manoj produktis la superan sonon. Antau' longa tempo, tamburoj kaj koreaj frapinstrumentoj estis inventitaj, malfermante la vojon por 'Samulnori', la tradicia, altspirita formo de la Korea muziko kaj danco. Kiam la kvarteto de koreaj frapinstrumentistoj prezentas la ludon de Samulnori, ili enmetas la feston de ritmo heredita de generacio al generacio. La ravita au'dantaro atestos la spektaklan ludon de sablohorolog'a-kaj barel-fromaj tamburoj kaj malgrandaj gongoj. S-ro Morris Lang, timbaloludisto en Novjorka Filharmonia Orkestro, diras, ke la unikaj frapinstrumentoj kaj ekstaza ludo de la muzikistoj alportis al korea muziko mondskalan atenton.
En la lasta internacia festivalo en Toronto, la Samulnori kvarteto el koreio montris unu el la plej memorindaj ludadoj. John Wyte, la membro de la Kanada frapinstrumenta kvinteto Nexus kaj la direktoro de la evento, alte taksis, ke g'i estis la "amuziga sono" kaj "kortus'a ludo." La kvar tradiciaj instrumentoj de Samulnori produktas la unikajn spertojn de la muziko-Ku'enggu‘ari (malgranda gongo), G'ing (granda gongo) G'anggo (sablohorlog'-forma tamburo) Buk (barelform tamburo).
Sed la instrumentoj mem sole ne povas fari bonsonojn. Al ili donas la vivon la viveca ritmo de la muzikistoj. Koreaj tamburistoj estas aparte inteligentaj produkti kontrastajn batojn-kelkaj resonantajn kaj lau'tajn, aliaj delikatajn kaj preskau' neau'deblajn.


Enc'ambra Nongak

Samulnori multe similas al Nongak, la trandicia festivalo de koreaj kamparanoj, kiu ankau' konistas el tradicia muziko kaj danco. Nongak inkludas ordinare blovinstrumentojn kaj kvar frapinstrumentojn kaj estas ludata de vilag'anoj ekstere. Samulnori, kontraste, estas ludata de kvar sidantaj muzikistoj enc'ambre.
Malsimile al la Nongak ludo, la Samulnori koncerto ludig'as en la malgranda c'ambro, kiu donas pli akustikan medion ol la larg'a c'ambro au' au'ditorio. Do alivorte Samulnori estas enc'ambra Nongak.
La altnivela tekniko, kiu venis el longa sperto estas bezonata de c'iuj muzikistoj por adapti sin al tiu akustika karakterizaj'o de la aparta salono. Kiam oni eniras en la koncerton de Samulnori, oni vidas kvar frapinstrumentojn kaj standardon kun la nomo de kvarteto desegnita en du c'inaj ideogramoj kaj du koreaj literoj.

C'iuj kvar membroj de la kvarteto vestas sin per simplaj tradiciaj vestoj-Baj'i (malstrikta pantalono) kaj g'ogori (jako)-ornamitaj per rug'aj, flavaj kaj bluaj skarpoj. Ili sidas sur planko kruco-krure en Zen-meditado.
Komence de la ludo, la barelforma tamburo produktas obtuzajn, apenau' au'deblajn sonojn je malrapida sed konstanta rapideco, kaj sukcese kun g'i kunig'as la sonoj de granda kaj malgranda gongoj, sablohorlog'o-forma tamburo.

En la progreso de la ludo la au'dantaro ekkomencas senti ian tension. Subite oni spertas ian intensan elvers'ig'on de spontanea entuziasmo. La neklarebla harmonio, kiu devenas de kontrastaj harmoniaj sonoj, kreas la misteran senton, kiun facile rekoneblas la fremdlandanaj oreloj jam alkutimig'intaj je okcidenta j'azo.

La sensacion kreas la talentaj tamburistoj, kiuj frapas siajn instrumentojn kun au' eleganta malmoleco au' dinamika furiozo. La idiosinkrazian naturon naskas la ing'enia subtileco de g'ia ritma pulsado. Kiam la tamburado atingas klimatan nivelon, la c'efo, sinvestita per plumoforma floro en sia kapo 'Sangmo', gvidas la kelkfojojn turnante la rubandon de'l kapo. Kaj kiam la grandioza fino alproksimig'as, la au'dantaro preskau' furiozig'as kaj tamburofrapado atingas la preskau' surdigan nivenon.

Post c'iu ludo, la artistoj ricevas la starantan ovacion dau'rantan pli ol 10 minutojn.
En iliaj lunadoj tra la mondo, la Samulnori ludistoj akris la certan renomon ambau' muzike kaj teatre.
Koreaj kamparanoj antau'longe uzadis gongojn kaj tamburojn en folklora rato, c'ar ili kredis, ke la ritmaj sonoj de tiuj instrumentoj movas la spiriton. Estus debateble, c'u vere ili movas la spiriton au' ne, tamen estas tute ne dubinde, ke ilia kapablo movi la spektantojn en ludadoj, kiam oni plenigas la aero per elkoraj krioj "G'o-ta!" ("Tre bone!") kaj "G'al-han-da!" ("Brave!").


Namsadangpe

En la mezo de 1970aj jaroj, ili komencis studi la frapmuzikon kaj dancon de koreaj diferencaj provincoj por revivigi kaj konservi la tradician festivalon de kamparanoj. Multoj de al tradiciaj kulturoj perdig'is kaj s'ang'ig'is sub la modernaj influoj de la okcidento. En la jaro 1978, la ensemblo sin prezentis unua foje antau' la publike en la teatro en Seulo, Kaj en la sekvanta jaro, ili fondis la "Samulnori" ensemblon, la folkloran kvarteton.

La tradicio de Samulnori multe pli antau'en ol tio de la "Namsadangpe", kiu influis la ludistojn de la ensemblo. Lau' la antikvaj rekordoj, koreoj sin okupis je variaj muzikagadoj, plejparte koncernataj en s'amanaj ritoj, dum pli ol du jarmiloj. Kiam la tradicia korea frapmuziko ekkomencis disvolvig'i, antau‘ c'irkau' 2,500 jaroj, la Konfuceo, granda c'ina filozofo diris, ke la tonoj estas identaj kun la sonoj, muziko kun tonoj kaj la s'tataferoj de la lando kun g'ia muziko.

De post la antikva tempo, la muziko akiradis grandan popularecon, ambau' en koreio kaj en eksterlandoj. Pro la kreskantaj interesoj mondskalaj en la antikva korea arto de Samulnori, la Grupo-Spaco Korea, la c'efa kultura instituto en koreio planadas multaj ludadojn de la frapinstrumenta kvarteta ensemblo kaj enlande kaj eksterlande. La grupon inundas la gratulaj mesag'oj de muzikistoj, inkludante la Kanadan Muzikkritikiston John Kraglung, la j'urnaliston en Toronto Peter Goddard kaj la artodirektoron Beate Gordon de la Azia Societo en Novjorko. Ili unuanime konsentas, ke pli oftaj ludadoj de Samulnori estas bezonataj, dirante, ke c'iuj, kun kiuj ili alparolis, estis same impresitaj pro la kvalito kaj dedic'o de korea muziko/danco grupo, kiel ili memestis. La Samulnori ensemblo g'isnun ludadis en Usono, Meksikio, Japanio kaj ankau' en tre multaj landoj, kie la grupo estis mondskale lau'ditaj de lokaj j'urnaloj.
La komuna temo de la recenzoj estas, ke la kvarmembra korea folklora grupo donis la sperton, kiu kombinas grandan energion kaj teknikan majstrecon per la forta sento de spirito. En tiu c'i epoko de rock'-n-roll, disko kaj Breakdanco, estas ja felic'o scii, ke la antikva arto de Samulnori estas ankorau' vivanta.


트랙백 | 댓글
이 글의 관련글(트랙백) 주소 :: http://www.esperamondo.com/es/trackback/10

아이디 :
비밀번호 :
홈페이지 :
  비밀글로 등록
내용 :
 



[PREV] [1] ..[110][111][112][113][114][115][116][117][118].. [121] [NEXT]
관리자  |   글쓰기
BLOG main image
- 작지만 소소하게 느끼며 채워가는 문화 게릴라로서 글 작업을 해 나 가려 합니다
전체 (121)
문화관련글발 (21)
대중문화 (2)
책 리뷰 (3)
문화관련 글들(ktp) (15)
문화관련 정보 (10)
여행 (56)
Esperanto 관련 (13)
만코라 여행 만리장성 자급자족 호흡법 소비 통일 콜롯세움 험프리보가트 칠레 돈베니또 범선 internet방송 황금고향 성행위춤 쑥뜸 채식 특공대원 마케팅 에비타 태양의 섬 사물놀이 실험예술월드프로젝트 오드리햅번 기업이미지재고 희망노래 한일 단문번역기 리스본 파두 노예 무역 동두철액
"희망노래" 미치자!!
에스페란토 강습회 소식
잡초를 파는 사람들
멕시코 치아파스 지역 (1)
과테말라 아티틀란 호수
감사합니다
2011 - directory submission
안녕하세요 희망세상에 김민경..
2011 - tnr8386(김민경)
고선생님 멋진여행에 좋은 ..
2011 - tnr8386
장기 투자에 유용한 상품 중 ..
2011 - sdf
관리자만 볼 수 있는 댓글입니다
2011 -
문화운동의 살핌과 고찰 그리..
희망세상
2006년 11월 22일 - 핫 이슈 :..
skinblog의 블로그
Total : 124188
Today : 83
Yesterday : 82
태터툴즈 배너
rss
 
 
 
위치로그 : 태그 : 방명록 : 관리자
희망세상’s Blog is powered by Tattertools.com / Designed by plyfly.net