Roza. Kei (로자 K) 블로그 위치로그  |  태그  |  방명록
Reg'indo BARI(바리데기 공주)
Esperanto 관련 | 2006/06/01 22:21
<Reg'idino BARI>

-el korea s'amanisma mitologio
- Antaux preskaux 10 jaroj Esperamondanoj prezentis pupteatrajon en Japanio.

Direktoro : AN G'ong-su
Dramiginto / Reg'isoro : Gim Terpo
Ludantaro : AN G'ong-su
GIM Terpo
BAK Nam-hu'i
GIM Jong-mi


( Muziko pacoplena, festogaja. La taktoj pli kaj pli viglig'as la gajeco atingas sian kulminon. Subite haltas c'ia movo.)

Reg'o : ( kun edzino aperas. Plenluna nokto, tamen malvarmig'as la gaja atmosfero. G'emas profunde.)
Ha! Estas luma... Jam hodiau' estas la tago plenluna, c'u.....
Kara edzino, vidu, kiel ronda estas la luno, kvazau' ridetas, c'u ne?
Reg'edzino : (Klininte la kapon al la brusto. )
J . . e . . s . . via reg'a mos'to. . .
Reg'o : Dank al prapatroj sur la c'ielo, nia lando estas c'ie pacoplena. Tra la lando fluas senc'ese ridoj, bonodoroj de maturaj vinoj, kiam ajn kantoj. Tamen, ankorau' c'e ni ne estas ido heredonta. . . La reg'econ, kiu heredos, la popolon kiu regos, prapatrojn, kiu kultos sincere? Malfavorita. . . Kiel mi levu la vizag'on kontau la prapatroj sur la c'iel? Ha. . .malfelic'a estas mi. . .
Reg'edizino : Pardonu min, via reg'a mos'to.
Reg'o : Ne, ne, vi ne kulpas. C'io estas pro mia malvirto.
Reg'edzino : (Ekploras.) Pardonu min, via reg'a mos'to. . .
(Reg'o trankviligas sian edzinon karesante la dorson. Ili eniras.)
Korifeo : C'ieldio longeviva, Terdio fekundiga,
Mardio enkolekta, steldio sortodona,
Sunodio honoriga, lunodio en la koro,
Pririgardu min kompatinda,
Au'skultu mian preg'on sinceran,
Kvankam vulgara mi estas,
Unu filon naskigu al mi,
Kiel g'oja, via dono, Kiel danka, via bono. . .
( Dum la preg'o ripetig'as, la reg'edzino aperas, preg'as tie kaj c'i tie. Iom post iom mallau'tig'as la preg'o en la malapero de la reg'edzino.)
( La reg'o senpacience atendas la rezulton.)
Subulo : (Kure aperas kun g'ojo, sed hezitas iom.)
Via reg'a mos'to.
Reg'o : Ho, jes, c'u naskig'is?
Subulo : Jes, via reg'a mos'to. Tamen, tamen. . .
Reg'o : Tamen!?
Subulo : Jes, tamen reg'idineto naskig'is, via reg'a mos'to.
Reg'o : Ho, filineto! Kiel g'oja! C'u ne, onidire, filino sufic'e rolas kiel la bazo de vivarang'o. Des pli jen la unua, kaj la dua certe filo, ha, ha, baldau' longeatendita reg'ido naskig'os. Vi do nian trezoran filineton bonege vartu. Hm, bone, bone.
Subulo : (Tuj post plorkriado de j'us naskito, enkuras)
Naskig'is! (Vide al la reg'o, ig'as malkurag'a.) Via reg'a mos'to.
Reg'o : Ho, jes, c'u naskig'is? Kia? Filo! Certe, C'ar la plorkrio estas tondra.
Subulo : Naskig'is reg'idineto, via reg'a mos'to.
Reg'o : C'u ankau'? Sed ne problema. Mia edzino jam komencis naskadi idojn. Kaj venonta ido estos virseka, certe, c'u ne? Vi do la duan filineton bonege vartu. Hm, ne malbone.
Subulo : (Tuj post la plorkrio de j'us naskito, enkuras.)
Naskigis!
Reg'o : C'i foje, viro! filo! reg'ido!
Subulo : Virina, via reg'a. . .
Reg'o : Ankorau'. . . La trian filineton vi bone vartu.
Subulo : Finfine, via reg'a mos'to!
Reg'o : Finfine!
Subulo : Naskig'is.
Reg'o : Jes, naskig'is!
Subulo : Pardonon, ankorau'. via. . .
Reg'o : Kion naskis?
Subulo : La kvara estas ankau' reg'idineto.
Reg'o : Hju. (Malaperas, Nur au'dig'as la voc'oj en mallumo.)
Subulo : Naskig'is la kvina! Via reg'a mos'to!
Reg'o : Kia?
Subulo : Pardonu min.
Reg'o : Huj, jam kvin filinoj. . .
Subulo : Via reg'a mos'to, kie vi nun estas? Naskig'is!
Reg'o : (Elmontras la vizag'on g'enate. ) Kia. . .
Subulo : Sama, sed c'arma.
Reg'o : Ankorau'. . . Kiel soifeme mi atendis filon. Kvankam mi havas c'ion, tamen estas malfelic'a reg'o. Nenia estas enviinda. Nur una filon, kiu heredos mia reg'econ post mia morto, regos la popolon, kultos min kaj prapatrojn, deziregas. Sed, ve. . . Terure malfavorita estas mi. Kiel mi povus levi la vizag'on kontrau' la prapatroj. C'io estas pro mia malvirto, pro mia malvirto.
( Same kiel antau' la korifeo ekpreg'as, sinsekvas la preg'o de la reg'edzino. )
Reg'edzino : Kia senkora dio estas vi. C'u ankorau' mankas mia sincereco? C'u c'ifoja centtaga preg'ado ankorau' ne kortus'as vin? Ho, c'ielo, rigardu min simpatia. Se vi naskigos al mi unu filon, ec' mi preferos morti.
( Malpacience la reg'o iras kaj reiras.)
Reg'o : C'u naskigis?
Subulo : Ankorau' ne, via reg'a mos'to.
Reg'o : C'ar la song'o estas eksterordinara, c'ifoja ido estas filo, certe. C'ar la ventro estis eksterordinare granda, gravedis filon. Kaj la filo turmentos sian panjon. Estas nature, bezoni longan tempon por naski fortan reg'idon.
Subulo : Naskig'is.
Reg'o : Kian naskis?
Subulo : Nenio pendas. . .
Reg'o : Nenio? C'u la ido estas sen kapsiko? Kaj do ankau' c'ifoje filino naskig'is? (Svenas. Iom poste ekstaras. )
Kial mi estas c'i tie, kaj vi? C'u hodiau' okazos ia kunsido?
Subulo : Ne, ne kunsido, tamen vi svenis pro la naskig'o de la sepa filineto, via reg'a mos'to.
Reg'o : Forj'etu g'in! Mi ne povas deteni plu la plorkriojn de la filinoj. Kion vi faras? Rapidu forj'eti g'in. Jam sufic'as la suferado por mi! Ha, pro la peko de la antaua vivo, mi nun ricevas c'enon da puno. (Malrapide, svingete movetas sin internen. Kun muziko mallau'ta, malgaja, reg'edzino kun la bebo en la brako, venas al la mezo de senejo.)
Reg'edzino : (Transdonante la bebon al la subulo.)
Kara filino, mia kara,
Sen la beno de la c'ielo
Por kio venis(tiel)kure
En la mondon suferatan.
Kara filino, mia kara,
Kune log'u, kune mortu.
Kial iras tiel haste
Postlasante vian panjon.
( Korifeo kantas kanton de Salpuri. La reg'edzino suferas de la adiau'ig'o. ) ( La kesto, en kiu estas la bebo, malaperas lau' la fluo de la rivero.)
* * * * *

(Baridegi sidas malforta. Foje gape rigardas ion. Unu papilio sidas sur s'ia kapo, nerimarkeble. Kiam s'i suprenrigardas, g'i surprizig'e forflugas flnanken kaj eksidas. S'i preterrigardas g'in. La papilio denove alflugas sur la s'ultron de Baridegi, kvazau' volas ludi kun s'i, sed s'i nur inerte forigas g'in. La papilio eksidas flanke, s'i rigardas g'in, kaj returnas la kapon, rigardas malproksimen. )
Avino : Hej, Baridegi, kie vi estas? Baridegi, kie vi estas? Kion vi faras c'i tie? Jam estas la tempo lerni. Hodiau' vi lernos pri la homrilataj moraloj.
Baridegi : Avino, mi jam parkere scias ilin.
Justeco inter reg'o kaj la subulo,
Intimeco inter patro kaj la filo,
Racieco inter edzo kaj la edzino,
Ordo inter maljunulo kaj junulo, kaj fideleco inter amikoj.
Avino : Mirinde! Kiu al vi tion instruis?
Baridegi : Neniu, avino. Mi ne scias, kiel mi ellernis tiajn frazojn. Strange en mia kapo jam estas pretaj multaj scioj.
Avino, mi havas demandon al vi, neniel solveblan por mi.
Avino, tiu leporo havas sian patrinon, c'u ne?
Avino : . . .
Baridegi : Kaj sen patrino neeblas naskig'i. Kie do estas mia patrino?
Avino : Ho, Vi lernu nur tion, kion mi instruas al vi, knabineto.
Baridegi : Avino...
Avino : Via patro estas c'ielo, patrino estas tero, kaj ne plu sciu pri tio.
Baridegi : Avino mensogas! nun!
Avino : La bambuo en la korto estas via patro, kaj la pau'lovnio en la malantau'a monteto estas via patrino.
Baridegi : Ne mensogu, avino.
Avino : (Pripensas ion profunde, kaj decidite ) Bone, Baridegi.
Jen, vi alsidig'u al mi. Vi ne plu estas infano, sed jam maturig'inta, kaj mi do diru al vi veron. Antau' dek-kvin jaroj mi trovis vin hazarde en profunda arbaro. Finfine venis la tago, kiam ni devas adiau'igi. Vi do foriru sola kaj renkontu viajn gepatrojn.
(Baridegi ekvojag'as kun eta pakaj'o. Malproksimig'as, kelkfoje retroturnante sin vokas avinon. )
(Baridegi ripozas en arbaro. tiam korifeo ekkantas. )
Korifeo : Ankorau' vivus kara filino,
Ec' la animon mi nun renkontu.
Kie s'vebas malsata infan'
Vidu vidu kara infan'
Kie vi nun ploras kara filin'
Ec' la kadavron mi mem vidu
Kie vi nun vagadas kompatinda,
Kie vi nun ploras Baridegi.
Baridegi : Hm? De kie venas malgaja kanto? C'u vento ploras en profunda valo? (C'irkau'rigardas, sed nenion trovas. Denove ekdormas. )
Reg'edzino : Ec' la animon mi nun renkontu.
Kie s'vebas malsata kara infan'.
( En maldekstra angulo aperas kaj ripozas. Baridegi duonsong'as kaj deliras. )
Baridegi : Dankon, dankon, bongusta. bon-gus-ta... Njam, njam..
( Au' ekploras en song'o.) Ne, ne foriru, panjo!
Reg'edzino : Kia knabino ploras en c'i tiel profunda arbaro?
Haloo, frau'lino, frau'lino, kial vi ploras c'i tie?
C'u vi perdis la vojon, frau'lino? Kiel florbela vizag'o!
Glitealta staturo. Nun mi vidas knabinon la plej belan tra tuta mondo. Kie vi log'as, frau'lino?
Baridegi : Mi estas lokonatura virino en tiu c'i monto. Delonge mi log'as c'i tie.
Reg'edzino : Kaj kial vi ploras, frau'lino?
Baridegi : En song'o mi renkontis mian patrinon, sed s'i tuj poste foriris postlasinte min, kaj mi ploris vokante mian patrinon.
Reg'edzino : Ho, kompatinda frau'lino. Kie estas via vera patrino. C'u s'i jam mortis, au'...
Baridegi : Mi ne scias, sed mi nun vojag'as renkonti miajn gepatrojn.
Reg'edzino : Kompatinda same kiel mi.
Baridegi : Por kio vi vagas en la arbaro profunda, sinjorino?
Reg'edzino : Estas kors'ira rakonto. Antau' dek-kvin jaroj ial mi devis forlasi mian filinon en tiru c'i monto.
Baridegi : Kiel malfelic'e. Kaj sinjorino?
Reg'edizno : Kaj ... Hodiau' estas tiu tago, kiam mi forlasis s'in en la arbaro. Mia infaneto mortus, kaj la karno putrig'us jam, la sango ensorbig'us ien, kaj la ostetoj polvig'us... Tamen, tamen...
Baridegi : C'u s'ia nomo estas Baridegi?
Reg'edzino : Kiel vi scias s'ian nomon? C'u vi konas s'in? C'u s'i vivas? Ha! Rapidu respondi, frau'lino.
Baridegi : Panjo, Baridegi estas mi!
Reg'edzino : Kion vi frau'lino diras nun? Baridegi? C'u vere.. vere Baridegi? C'u mia filineto Baridegi? (Etendas manojn.)
Baridegi : Panjo! (Alj'etas sin en la brakojn de panjo. Brakumas forte.)
Reg'edzino : Ho, c'ieldio!
Baridegi : (Panjo, vidu, en la pakaj'o estas vestaj'oj por bebo, kaj vindotuko. Estas vortoj, Tiu c'i vindotuko estas por la venonta reg'ido.
Reg'edzino : Jes, certe! Dek-kvin jarojn antau'e... mi... via... patro... reg'o... la sepa... deziras... filo... sed... sepa... vi... ankau... filino... kaj... profundan... malbona panjo... )
Baridegi : Ahng! Panjo, mia panjo, kompatinda mia panjo.
Ec' unu fojon ne doninte al mi la cicon, ec' ne tus'iginte la mamon, ahng, kiel kompatinega panjo... (Mamon malkovras kaj tus'as, suc'as, kolon brakumas, denove suc'as la mamon.)
Reg'edzino : Multe mang'u, senfine mang'u, tuton mang'u...
Malrapide, komforte, kara mia.
O ha dung dung, mia filin'
Sen akcidento vivas mia brava,
Kiel danki al la c'ieldio.
(Dancante, braklulante la filinon malrapide malaperas.)

* * * *



트랙백 | 댓글
이 글의 관련글(트랙백) 주소 :: http://www.esperamondo.com/es/trackback/5

아이디 :
비밀번호 :
홈페이지 :
  비밀글로 등록
내용 :
 



[PREV] [1] ..[114][115][116][117][118][119][120] [NEXT]
관리자  |   글쓰기
BLOG main image
- 작지만 소소하게 느끼며 채워가는 문화 게릴라로서 글 작업을 해 나 가려 합니다
전체 (120)
문화관련글발 (21)
대중문화 (2)
책 리뷰 (3)
문화관련 글들(ktp) (15)
문화관련 정보 (10)
여행 (56)
Esperanto 관련 (13)
비엔날레 생태도시 꾸리찌바 과거세계 사막체험 과테말라 삼바 푼돈 카잔락 메세나 호머 사과나무 해변휴양지 지진대피 개방 을지문덕장군 디스코 불후명작 한국전통음식 팔등신비너스 재투자 몬테리아 노틀담의곱추 살바도르 아옌데 아트틀란 호수 인생2막 왕거지 인종차별 모스타르 쿠바시거 해바라기
에스페란토 강습회 소식
잡초를 파는 사람들
멕시코 치아파스 지역 (1)
과테말라 아티틀란 호수
숨겨진 마야문명 코판 유적지-..
감사합니다
2011 - directory submission
안녕하세요 희망세상에 김민경..
2011 - tnr8386(김민경)
고선생님 멋진여행에 좋은 ..
2011 - tnr8386
장기 투자에 유용한 상품 중 ..
2011 - sdf
관리자만 볼 수 있는 댓글입니다
2011 -
문화운동의 살핌과 고찰 그리..
희망세상
2006년 11월 22일 - 핫 이슈 :..
skinblog의 블로그
Total : 131464
Today : 33
Yesterday : 72
태터툴즈 배너
rss
 
 
 
위치로그 : 태그 : 방명록 : 관리자
희망세상’s Blog is powered by Tattertools.com / Designed by plyfly.net