Roza. Kei (로자 K) 블로그 위치로그  |  태그  |  방명록
Tanchong-pentrado(단청)
Esperanto 관련 | 2006/06/01 23:09
<Tanchong-pentrado>

-Deveninta de C'inio dum la unua au' dua jarcento kiel parto de budaista arto Tanchong.


Antau'e g'i estis sinonimo por pentrado. Litere la vorto konsisitas el du c'inaj ideogramoj, tan signifanta rug'an koloron kaj chong bluan koloron. La du c'efaj koloroj estis uzitaj en pentrado. Tial, "Li estas lerta je Tanchong," signifis, ke li estas lerta entristo.
Tanchong, tamen, g'is nun estis komprenita nur kiel kolorric'e pentrita arkitektura ornamaj'o, la delikataj lume koloritaj desegnoj uzitaj sur kolonoj, traboj kaj c'evronoj de tradiciaj domoj, precipe rojalaj palacoj kaj budaistaj temploj. G'i inkludas ankau' la murpentraj'ojn sur la muroj de temploj.
Oni kredas, ke trachong-pentrado devenis de C'inio dum la unua au' dua jarcento kiel parto de budaista arto. G'i unuafoje aperis en Koreio en la 3-a jarcento dum la 3-Regna Periodo. La plej malnova Tanchong-restaj'o nun ekzistanta en Koreio estas murpentraj'oj eltrovitaj en la tumuloj de la regno Koguryo(37 a.k.-668 p.k.).

Simbolece, Tanchong-dekoracio estis intence uzita por altigi la dignecon kaj solenecon de konstruaj'oj. Tanchong por budaistaj temploj estis religia, levante sentojn de timo kaj pieco c'e la vidantoj. La pentrado kaj dekorado de temploj estas tre grava budaista ago. Nepentrita ligna konstruag'o estas nomata "blanka osto" kaj por budaisto estas tre granda honto konservi Budaon en blanka osto.

Tanchong ankau' diferencigis palacojn kaj rojalajn domojn disde privataj domoj. C'ar palacoj estis konstruaj'oj de plej supera digneco, kie la reganto de la lando log'is, la soleneco kaj gloro de la reg'o devis esti reflektitaj al la popolo. Pro tiu c'i kialo Tanchong estis strikte malpermesita por la dekorado de privataj domoj.
Se temas pri utileco, Tanchong estis kaj ankorau' estas unu metodo de la konservado de lignaj konstruaj'oj, protektante ilin kontrau' insektoj kaj malsekig'o. Kiam la ligno estas s'mirita per pigmenta gluo kaj poste per 'tung oleco' kaj aluno, la insektoj en la ligno estas mortigitaj. La s'mirado ankau' malebligas la pinan rezinon elfluig'i, kaj g'i estas s'ildo kontrau' malsekig'o.
Kvin bazaj koloroj uzitaj en la pentrado Tanchong inkludas flavon, blankon kaj nigron aldone al rug'o kaj bluo. El la kombinado de tiuj bazaj koloroj venas: verda grizo, blua verdo, verda blanko, profunda bluo, blua malluma verdo, terkolora rug'o, rozkoloro, flamanta rozkoloro, kaj tiel plu.

Origine la pigmentoj uzitaj en Tanchong estis mineraloj bone pistitaj el koloraj ercoj. Tiaj pigmentoj estis importitaj de C'inio, kaj estis tiel karaj, ke ili estis en la vera senco de la vorto samvalorj kiel la sampezaj orpecoj. Hodiau' kemiaj pigmentoj estas uzataj anstatau'e.
Kiam Tanchong estas aplikata al konstruaj'o, maldika solvaj'o de gluo estas surs'prucigata kelkfoje por protekti la pigmentojn kontrau' difuzig’o kaj por glatigi la surfacon. Kiam la gluo estas sekigita, unu tavolo de pigmento estis s'mirata en unu koloro. Pigmentoj de Tanchong estas uzataj por la pentrado nur post miksig'o kun gluo, c'efe fis'a gluo farita el brankoj, c'ar tio faras la pigmentojn algluivaj.

Formoj, pentrotaj, estas unue desegnitaj sur papero. Floroj, nuboj, birdoj, animaloj, kaj budaistaj sanktuloj estas c'efaj temoj uzataj por Tanchon. Sed ili havas tre multajn variaj'ojn, kaj tial la desegnoj de nuboj sole, ekzemple, prezentig'as en punkta, blovanta, levig'anta, nebula, fluganta, disig'anta formoj.

Truoj estas farataj per kudrilo au' pinglo lau' la linioj de la formoj sur la papero. La papero estas lokita sur la surfaco de la pentrota ligno, kaj poste kretopulvoro estas s'prucigita tra la truoj, kaj tiel la pulvoro formas la intencitan formon. La sekva s'tupo estas kolorado.
Malgrau' g'ia c'ina origino, Tanchong en Koreio evoluigis sian propran karakterizaj'on. Estas g'enerala opinio, ke korea Tanchong estas pli delikata je desegno kaj pli brila je koloro, dum c'ina Tanchong estas pli granda kaj serioza.
S'ajnas, ke Tanchong ne disvolvig'is en Japanio au' en Tajlando, kvankam budaismo floris ankau' tie.

태그 : ,
트랙백 | 댓글
이 글의 관련글(트랙백) 주소 :: http://www.esperamondo.com/es/trackback/9

아이디 :
비밀번호 :
홈페이지 :
  비밀글로 등록
내용 :
 



[PREV] [1] ..[111][112][113][114][115][116][117][118][119].. [121] [NEXT]
관리자  |   글쓰기
BLOG main image
- 작지만 소소하게 느끼며 채워가는 문화 게릴라로서 글 작업을 해 나 가려 합니다
전체 (121)
문화관련글발 (21)
대중문화 (2)
책 리뷰 (3)
문화관련 글들(ktp) (15)
문화관련 정보 (10)
여행 (56)
Esperanto 관련 (13)
베니카심 디스토피아 평화연대 쿠스코 아성 전쟁역사박물관 고향 람블라 달리 동거문화 성인의 날 연극 카리브해 로마네스 정복역사 운동화 공선옥 판도라상자 브라질서 아르헨티나 이과수까지 일출 나눔 중앙아메리카 활성화방안 사라예보 Cusco 폐유 델몬트 마추피추 카르타헤나 밀림
"희망노래" 미치자!!
에스페란토 강습회 소식
잡초를 파는 사람들
멕시코 치아파스 지역 (1)
과테말라 아티틀란 호수
감사합니다
2011 - directory submission
안녕하세요 희망세상에 김민경..
2011 - tnr8386(김민경)
고선생님 멋진여행에 좋은 ..
2011 - tnr8386
장기 투자에 유용한 상품 중 ..
2011 - sdf
관리자만 볼 수 있는 댓글입니다
2011 -
문화운동의 살핌과 고찰 그리..
희망세상
2006년 11월 22일 - 핫 이슈 :..
skinblog의 블로그
Total : 124186
Today : 81
Yesterday : 82
태터툴즈 배너
rss
 
 
 
위치로그 : 태그 : 방명록 : 관리자
희망세상’s Blog is powered by Tattertools.com / Designed by plyfly.net