<Korea Pupludo>
-Historia origino
Kvankam la korea masko-dramo heredig’is de ne-profesiaj individuaj ludantoj, ekzistis, krom tiu kategorio, alia tipo de ludantoj nomataj “Kutchungpae”(litere s’amanisma ritoludanto), ankau’ nomata “Namsadang”, kiu estas grupo de turnirantaj profesiaj ludantoj, kiuj vojag’is c’irkau’ la kamparaj regionoj kaj faris folklorajn amuzajn ludojn en la tempo de la fino de la regno Choso’n g’is c’irkau’ la jaro 1920. Iliaj repertuaroj konsistis c’efe el kamparanaj festaj muzikoj kaj dancoj, konataj kiel “P’ungmul” au’ “Nong-ak”, kaj la cirko-tipaj agoj kiel j’onglado, trans kapigado, kablo-pas’ado, kun la ludoj de masko-danca dramo, nomata en tiu c’i kazo “Totpogi”, kaj pupodramo, konata kiel “Kkoktu-Gaksi”-ludo au’ “Tolmi”-ludo. La Namsadang-ludantoj, kiuj estas nomataj ankau’ “Kwangdae”, estas rigardataj la heredantoj de la amuza ludo konata kiel “Cent ludoj” Se ni komparas la maskodancan dramon de la Namsadang kun tiuj de Sandae-dogan, ni trovas, ke la satiroj kaj parodioj entenataj tie, estas pli akraj. Interalie la ludo Kkoktu- Gaksi estas heredig’anta c’efe de ili g’is hodiau’.
La korea pupodramo estis jam konita en la reg’landoj de Shilla kaj Koguryo’ dum la Tri-regna periodo, importite de la Azia kontinento tra C’inio, kaj de tie influita. La pupodramo de C’inio, siavice estis transprenita en la dinastio Han de la okcidenta parto de la Azia kontinento. Oni opinias, ke la turnirantaj pupistoj venis al C’inio c’irkau’ la fino de la Frua Han au’ la komenco de la Malfrua Han(1-a~2-a jarcento p.K.) de Centra Azino, kaj poste c’irkau’ 7-a~8-a jarcento ili iris al Koreio, tra kiu ili faris sian vojon al Japanio.
Ekzistas pli konkreta opinio, ke la pupistoj estis bando de ciganaj homoj, kiuj originis de la nordokcidenta parto de Hindio kaj envagadis tra okcidenta parto de C’inio en la centron de C’inio, Koreion kaj fine Japanion.
La formo de la dramo-G’iaj specialaj karakterizaj’oj
Oni kredas, ke korea pupodramo, kiu estis jam konita en la 3-regna periodo en la Koguryo’ak (muziko de Koguryo’), au’ enkondukig’is en Koreion tra C’inio au’ enportig’is rekte tra la norda vojo kune kun la muzikoj kaj dancoj de la okcident-Azia kontinento. Konsiderante c’i tiujn faktorojn, oni pensas, ke la maskodanca dramo kaj la muziko de Koguryo’, kiuj ankau’ originis en okcidenta-centra Azio, devas havi iun rilaton kun la pupodramo.
Oni pensas, ke la teksto de la ludo kreig’is en la fino de Choso’n, en la periodo, kiam levig’is folklora literaturo. C’ar la enhavo de la ludo, same kiel multaj aliaj folkloraj dramoj, estis heredita per bus’o, estas nature, ke ekzistas kelkaj diferencaj tekstoj lau’ la diferencaj grupoj de la ludantoj. Sed g’enerale dirite, kiel en la maskodancaj dramoj, la enhavoj estas samaj c’i tiel:unue la restaj’oj de la s’amanisma kultura elemento; due la satiro de la apostata bonzo;trie la triangula rilato de edzo-edzino-konkubino en la c’iutaga vivo de la ordinara homo; kvare la subpremado de la supera reganta klaso al la malalta klaso, ridindeco de Yangban(la supera klaso), kaj la elmonto de tiama morala normo de kondutoj; kvine la memora ceremonio por konsoli la apartigitan animon kaj por petegi g’ian benon en la c’ielo, kune kun la konvertig’o al budaismo. C’iukaze la ludoj estas dividitaj en 7-10 aktoj au’ scenoj traktantaj la temojn supre menciitajn, sed sen ia ajn konsekvenca rilato. Sed tamen, ili entute servas por doni al la spektantoj kors’iran bildon pri la vivo kaj la socia kondic’o de tiu tempo. Kompare al la aliaj maskodramoj, la ludo Kkoktu-Gaksi estas pli bona, se temas pri la pura drameco. G’i estas iom aparta speco de dramo je tio, ke la c’efrolulo Pak Ch’o’mji ankau’ alprenas la rolon de parolisto en la ludo, aperante c’e c’iu kurteno kaj tiel farante la kontinuecon de la ludo. G’i donas al la spektantoj la impreson, kvazau’ la ludo estas aktuale la biografio de Pak Ch’o’mji mem, kaj g’uste pro tio g’i estas pli bona ol la aliaj je la senco de drameco.
C’i-sube vi vidas la ordon de la scenoj de Kkoktu-Gaksi.
|
|
|