|
|
|
Palaco de Kyo'ngbokkng (경복궁)
Esperanto 관련 |
2006/06/01 23:00
|
|
|
<Palaco Kyo'ngbokkung Koro de Seulo>
La palaco Kyo'ngbokkung en la centro de Seulo estas certe la plej reg'eca el la 4 reg'aj palacoj en Seulo. G'ia c'efa halo, Ku'njo'ngjo'n, memorigas la imperian palacon en Pekino kaj g'iaj malgrandaj haloj kaj pavilonoj spiras la etoson de reg'eco. Tia impreso estas konfirmata, kiam oni konsideras la gravecon de g'ia lokig'o, c'ar la palaco estis konstruita en la fino de la 14-a jarcento kiel la centro de la reg'a urbo Seulo, la c'efurbo de renovigita Koreio. Post pli ol cent jaroj da mongola influo kaj interveno, la dinastio Koryo', kiu regis la korean duoninsulon ekde la jaro 918, estis ellacigita kaj ne povis plenumi la programon de renovigo kaj reformado, kiujn bezonis tiama Koreio. La programo estis kondukita de unu grupo de reformistoj estritaj de generalo Yi So'ng-gye, kaj ili finfine prenis potencon kaj establis novan regnon.
La c'efurbo de Koryo' estis Kaeso'ng, kiu situas norde de Seulo. Sed la nova regno, kiu nomig'is Choso'n (la lando de matena fres'eco), bezonis novan c'efurbon por marki signifoplenan disig'on disde la estinteco, kaj tial la loko de nuna Seulo estis elektita. Kaj la centraj'o de tiu c'i nova c'efurbo estis la palaco Kyo'ngbokkung kun Chongmyo, la tombejo de reg'a familio, c'e g'ia dekstro kaj Sajik, la altaro de reg'a familio, c'e g'ia maldekstro. La lokoj de la palaco kaj la c'efurbo estis elektitaj post zorgema konsidero rilata al la rivero Han kaj la montoj c'irkau'antaj Seulon. La laboro de la konstruo de la palaco estis komencita en la 3-a de novembro, 1394 kaj estis kompletigita en la 25-a de septembro, 1395. Yi So'ng-gye, kiu nomig'is poste Reg'o I aejo, estis en la 3-a jaro de sia reg'ado, kiam la palaco estis finkonstruita.
Kvankam la palacoj de Seulo estas la lokoj de granda beleco kaj pruvo por la energio kaj forto de la regno Choso'n (1392-1910), ili ankau' portas kun si profundan senton de malg'ojo, c'ar ili atestas la tragedian finon de la regno kaj la humilig'on de Koreio en la fino de la 19-a jarcento kaj la komenco de la 20-a. Oni povias diri, ke tio estas vera speciale por Kyo'ngbokkung, c'ar post 500 jaroj de la konstruig'o fare de la reg'o T'aejo g'i farig'is la loko, kie reg'edzino Min estis murdita de japanaj soldatoj en oktobro, 1895. Pro tiu evento g'i c'esis esti la centro de reg'a potenco, kaj Reg'o Kojong mem, pro dang'ero, eskapis de la palaco en 1896 kaj ne revenis, restante en relative pli sekura palaco To'ksukung, kiu situis proksime de alilandaj diplomataj oficejoj.
Sed la malg'oja historio ne s'rumpigas tro longe la gajan senton de koreoj, kaj Kyo'ngbokkung estas tre s'atata loko vizitata de multaj homoj de c'iuj ag'oj speciale en tradiciaj festotagoj, ekzemple en la novjara tago de luna kalendaro kaj Ch'uso'k. Uun el la kialoj de g'iaj allogaj'oj eble estas g'ia proksimeco al la urbocentro, tuj malantau' la Korea Nacia Muzeo c'e la plejsupro de Sejongno, la cefa pavimo. Sed la palaco Kyo'ngbokkung estus ankorau' s'atata, ec' se g'i estus malfacile atingebla, c'ar g'i estas ne nur la koro de Seulo, sed ankau' la koro de Koreio. Se oni eniras en la palacon, oni tre malproksimig'as de 20-jarcenta mondo de oficejaj domegoj, grandaj c'iovendejoj kaj okupitaj homoj, kiuj karakterizas modernan Seulon, kaj la vizitantoj estas premataj de la sento de spaco kaj trankvileco, kiuj bedau'rinde mankas en moderna vivo.
La vizitantoj al la palaco Kyo'ngbokkung ordinare eniras tra la orienta pordo. Ko'nch'unmun (pordo establanta printempon), ol tra la suda pordo. Kwanghwamun (pordo de brilanta felic'o), Kwanghwamun estis formale la c'efa pordo de la palaco kaj estadas la geografia deirpunkto de Koreio kaj ankau' la simbolo de Seulo. Sed dum la japana okupado (1910-1945) nuna Nacia Muzeo estis konstruita kiel la registara centra domego por la japana administrado, kaj en 1926 la pordo Kwanghwamun estis trans-lokita al la oriento de la palaco kaj nur en 1969 g'i estis revenigita al nuna pozicio. C'iuj pordoj de la palaco estis nomitaj lau' c'ina kosmologio, en kiu c'iu direkto havas sian propran sezonon, virton, elementon kaj diecon. Kaj la pordoj origine konstruig'is iom malfrue ol la palaco mem: ili kompletig'is en 1425, kvankam la grundo estis fosita por g'ia konstruo jam en 1398.
La vizitantoj kiuj eniras tra tiuj pordoj trovas malfacila kompreni la fokton, ke pli ol 500 strukturaj'oj en la palaco estis detruitaj de japanoj dum la frua parto de ilia okupado kaj ke multaj el la pagodoj kaj aliaj artaj'oj, kiuj dekoracias la terenon de la palaco, estis translokitaj c'i tien en tiu tempo por kamufli la senbezonan detruon. Ankau' la strukturaj'oj, kiuj ankorau' restas c'i tie, ne estas tiel multag'aj kiel la vizitantoj supozas. Kvankam la palaco estis konstruita en la fino de la 14-a jarcento kaj en la komenco de la 15-a, g'i estis forbruligita en la tempo de la invado de Hideyoshi (japana generalo) en 1592, c'irkau' 200 jarojn post la konstruo. Sed kiam la kortego revenis al Seulo post la invadintoj estis forpelitaj, la konstruaj'oj ne estis restarigitaj pro la elc'erpig'o de nacia forto post la longa strebado. Kaj tial ili kus'is en ruino por c'irkau' 270 jaroj g'is 1865, dua jaro de reg'o Kojong, kiam la patro de la reg'o, la Princa Regento Taewo'n-gun, komencis la grandegan projekton de restarigo de la palaco kiel defian esprimon de korea nacia memestimo.
Apenau' oni eniras la pordon Ko'nch'unmun, oni tuj alfrontas la lokon de 10-etag'a marmora pagodo. Tiu c'i delikata strukturaj'o estis konstruita en 1348, la 4-a jaro de reg'o Ch'ungmok de la regno koryo'(918-1392). Konstruita sur 3-s'tupa piedestalo, la delikata pagodo estis origine lokita en la templo Kyo'ngch'o'nsa en la provinco Kyo'nggi, sed g'i estis forprenita al Japanio en 1910. Reveninte al Koreio en 1960, la pagodo estis restarigita en g'ia nuna loko. Ne malproksime de la pagodo trovig'as la ponto Yo'ngjegyo, arkoforma s'tonponto, kiu estas protektata de 4 grandaj Haetae-oj sidantaj sur pilastroj. Tiuj Haetae-oj, mitaj leon-similaj animaloj, kies celo estis gardo kaj forpelo de diabloj, trovig'as proksime de multaj pontoj kaj konstruaj'oj en Koreio. La esprimoj de tiuj bestoj atestas la lertecon kaj arton de koreaj skulptistoj en malfrua periodo de Choso'n.
Trapasinte la ponton Yo'ngjegyo, oni eniras la korton de grandioza halo Ku'n-jo'ngjo'n, la c'efa halo de la palaco. De c'i tie, koreaj reg'oj kondukis s'tatajn aferojn kaj faris oficialajn funkciojn, kaj ankau' ricevis alilandajn senditojn. La halo konsistas el altplafona unu-etaj'a strukturaj'o kun du-vi-caj tegmentoj kaj g'i estas alirebla tra s'tonaj s'tupoj. Antau' la s'tuparo, kondukanta al la c'efa enirejo de la halao Ku'njo'ngjo'n, estas vojeto flankita per 18 s'tonaj markiloj, po 9 sur c'iu flanko. Tiuj indikis, kie la 9 plej superaj rangoj de militistaraj kaj civilaj servoj devas stari dum la s'tata ceremonio. La militistoj staris maldekstre kaj la civilservaj korteganoj staris dekstre. La tuta tereno de la korto estis pavimita per platlarg'aj granitaj s'tonoj.
Ankau' c'i tie Haetae flankas la s'tuparojn kaj la s'tonajn bazojn de la au'dienco-c'ambro por forpeli malbonon kaj sekurigi harmonion. La plej grava figuro de la halo Ku'njo'ngjo'n estas la reg'a trono. La trono, ligna seg'o, estis lokita sur ligna podio, kaj malantau' g'i trovig'as bildo reprezentanta la universon kun simboloj por U'm kaj Yang (Negativo kaj Pozitivo), du principoj de la universo, kvin elementojn de naturo kaj la dek simbolojn de longviveco. La celo de tiu bildo estis manifestacii la altan pozicion de la reg'o kaj lian potencon je la regado de la lando. Sur la kas'angulo de la plafono estas bildo de paro da drakoj strebantaj por juvela pilko, simbolo de reg'eco. Sed neniu el la ceremoniaj instrumentoj kaj aliaj ornamaj'oj rilataj al la reg'a ceremonio postrestas en la halo Ku'njo'ngjo'n.
La trono en la halo Ku'njo'ngjo'n stars en rekta linio kun la pordo Ku'njo'ngmun c'e la fino de la kortega tereno kaj kun la pordo Kwanghwamun kaj la strato Sejongno, simbolante g'ian pozicion c'e la centro de Seulo. Sed la realaj oficoj de la reg'ado estis faritaj aliloke en la malgrandaj haloj malantau' la halo Ku'njo'ongjo'n. Unu el tiuj haloj, la halo Manch'unjo'n, estis rekon-struita lastatempe, post g'i estis detruita dum la Korea Milito, kaj g'i nun vicig'as en la linio de haloj situantajc'i tie. Antau' ol multaj domoj en Kyo'ngbokkung estis detruitaj, ekzistis multaj malgrandaj haloj kaj aliaj strukturaj'oj c'i tie inkluzive de dispensar io kaj log'ejo por gastoj, cenzuristoj, mesag'istoj, medicinaj oficistoj kaj c'iuj, kies servoj estis bezonataj en la palaco.
Malantau' tiuj strukturaj'oj kus'is la belega pavilono Kyo'nghoeru lokita meze de la artefarita lago de la palaco. La nomo Kyo'nghoeru signifas 'Pavilono de g'oja renkonto', tre tau'ga nomo, c'ar g'i estis uzita c'afe por reg'aj bankedoj kaj estas ankorau' uzata ofte por tiaj specialaj funkcioj. La lokig'o de la povilono kaj g'ia eleganteco faras g'in aparte alloga kaj la benkoj c'irkau' la lago estas tre s'atata ripozejo por la vizitantoj. La fajro, kiu detruis la palacon dum la japana invado en 1592, ne s'paris la pavilonon, kiu devis estis rekonstruita kune kun la palaco en 1867. Kvardek ok s'tonaj kolonoj subtenas la pavilonon kun eksteraj kvadrataj kolonoj kaj la internaj rondaj. Tio reflektas tiaman simboladon:kvadrata aspekto simbolas la teron kaj la ronda aspekto simbolas c'ielon kaj spacon.
Dum la pavilono Kyo'nghoeru estas okcidente de la palaca komplekso, la belaga kaj iom intima Chagyo'gio'n estas lokita oriente de la palaco, direkte al la antau'a konstruaj'o de Nacia Muzeo. La okcidenta muro de Chagyo'ngjo'n estas farita el flavaj brikoj kaj estas dekoraciita per tre allogaj tegoloj inkrustitaj en la muro, donante al la palaco distingitan g'entila c'armon ne travatan en grandaj strukturaj'oj. Chagyo'ngjo'n estis origine konstruita kiel log'kvartalo de reg'a vidvino Cho, patrino de la reg'o Ho'n-jong, kiu reg'is de 1834 g'is 1839. Tiu c'i estas la unu nura konstruaj'o kun dormc'ambro restanta en la palaco Kyo'ngbokkung kaj g'ia beleta korta tereno donas eblecon imagi la gracon kaj simplecon de reg'a vivo, kiun oni ofte forgesas, kiam oni vidas grandajn imponajn konstruaj'ojn.
Malantau' Chagyo'ngjo'n estas lokita la pavilono Hyangwo'onjo'ng, unu el la plej distingitaj strukturaj'oj trovitaj tra tuta Koreio. La sesangula du-etag'a pavilono estas starigita sur insulo en lageto plenplena de lotusfloroj. Unu malgranda ligna ponto ligas la insulon kaj la bordon, lasante al la vizitantoj la impreson, ke ili vagadus al sur la sceno de orienta bildo. Kaj multaj studentoj de belarto c'iutage vizitas la lokon por pentri la pejzag'on. La lageto plena de karpoj kaj lotusoj kovras c'irkau' 4605 kvad-ratajn metrojn, dum la akvo en la lageto venas de apuda puto, kiu estas mang'igata de fontoj originantaj en la monto Pukhansan malantau' la palaco. La nomo de la povilono signifas 'Malproksimen Etendanta Aromo', kiu estas tre tau'ga, c'ar la insuleto kaj la loko c'irkau' la lageto estas bone provizitaj per arboj, floroj kaj arbedoj.
Malantau' la pavilono Hyangwo'njo'ng kus'as la Nacia Folklra Muzeo, kiu estis malfermita en aprilo, 1975. Tiu malgranda muzeo havas 9 galeriojn elmontrantajn c'iujn aspektojn de tradicia korea vivo tiel, kiel estis la vivo de ordinaraj koreoj antau' centoj da jaroj. Kaj g'i donas tre interesan balancon al la vivo de reg'a familio, kiu estas tre evidenta tra aliaj partoj de la palaco. La muzeo estis konstruita sur la loko de la privata log'kvartalo de la reg'o Kojong kaj reg'edzino Min, kiu estis detruita dum la japana koloniisma regado. G'uste c'i tie en la 8-a de oktobro, 1895, la reg'edzino Min estis murdita de japana trupo en tragedia kaj komplika komploto, en kiu estas envolvitaj ankau' kelkaj malkontentaj membroj de korea nobelaro. Monumento por la reg'edzino Min staras apud la folklora muzeo kaj markas la aktualan lokon de s'ia morto.
Kaj tial la vizitanto al la palaco Kyo'ntbokkung ne nur havas s'ancon aprezi kelkajn plej belajn koreajn konstruaj'ojn kaj g'ardenojn, sed ankau' povas kontaktig'i kun la miksaj'o de grandiozeco kaj tragedio, kiu estis korea sorto dum lastaj 600 jaroj. Ni devas kompreni, ke Koreio nun prenas sian lokon en la vico de evoluintaj landoj, nur c'ar g'i havas firman radiko en la pasinteco kaj fieran tradicion, kiun atestas la palaco Kyo'ngbokkung kaj la aliaj palacoj de Seulo. Kaj g'uste pro tio Koreio havas grandan avantag'on por alfronti malfacilajn defiojn en estonteco.
|
|
|
|
| 이 글의 관련글(트랙백) 주소 :: http://www.esperamondo.com/es/trackback/8 |
|
|
|
|
| - 작지만 소소하게 느끼며 채워가는 문화 게릴라로서 글 작업을 해 나 가려 합니다 |
<<
2012/02
>>
| S |
M |
T |
W |
T |
F |
S |
|
|
|
1 |
2 |
3 |
4 |
| 5 |
6 |
7 |
8 |
9 |
10 |
11 |
| 12 |
13 |
14 |
15 |
16 |
17 |
18 |
| 19 |
20 |
21 |
22 |
23 |
24 |
25 |
| 26 |
27 |
28 |
29 |
|
|
|
|
|
Total : 124477
Today : 73
Yesterday : 60 |
|
|